Tempo (muziko)

mekanika metronomo
skalo de elektra metronomo

Tempoindiko (vortero "tempo" esperante kaj itale de la latina vorto tempus; plurale tempi, en multaj naciaj lingvoj por la fenomeno uziĝas la itala aŭ latina vorto) en la muziko estas informo, kiom rapide muzikaĵo estu ludata, kiom rapida estu ĝia ritmo. Aldone multaj tempoindikoj samtempe ankaŭ estas indikoj pri la intencata emocio aŭ etoso de la muzikaĵo, do informas pri la dezirata karaktero de la verko.

Tempoindikoj en formo de adjektivoj, en la klasika muziko ĝenerale esprimitaj en la itala lingvo, en la kulturo de Eŭropo kutimiĝis dum la 17-a jarcento. En internacia lingvouzo, ili estis kaj restis itallingvaj, ĉar Italio tiutempe estis la plej noviĝema kultura centro de Eŭropo, kvankam en Anglio kaj aparte en Francio jam tiam preferiĝis nacilingvaj esprimoj. Nur dum la 19-a jarcento ankaŭ en la muzikaj kutimoj de aliaj landoj plimultiĝis nacilingvaj tempoindikoj, ekzemple la germana komponisto Johannes Brahms luktis por tiaj indikoj en la germana lingvo.

Por pli ekzakta difino de la tempoindikoj Johann Nepomuk Mälzel dum la jaro 1816 inventis la tiel nomatan metronomon, etan aparaton, kiu per svingiĝanta indikilo kaj ritmaj klakoj aŭd- kaj videbligas difinitan ritmon. La metronoma nombro (mallongigite per "M. M." = Metronomo de Mälzel, aŭ "bpm" = batoj por minuto) indikas, kiom da batoj por minuto havas la baza ritmo de muzikaĵo - pli alta nombro do indikas pli rapidan muzikaĵon.

La fakta impreso pri la rapideco aŭ karaktero de muzikaĵo tamen estas fenomeno, kiu ne nur difineblas per la nombro de batoj po minuto. La veran impreson influas la fakto, ĉu la muzikaĵo havas multajn mallongajn (8-onajn, 16-onajn, 32-onajn...) aŭ longajn (2-onajn aŭ plenajn) notojn, kiuj kreas la percepteblajn ritmojn, sed ankaŭ la lokaj kondiĉoj, ekzemple eĥo en la salono aŭ la humuro de muzikistoj kaj aŭskultantoj influas la sentatan impreson.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search